Los límites de la tolerancia

miércoles, octubre 17, 2007

Ateismo kaj religia kaj politika

Nuntempe politikuloj postulas fidon al modesta civitano, ĉar, ili promesas mirindaĵojn, kiujn ili poste neniam plenumas, se ili estas malfacile fari. Tio okazas al nuna registaruloj de Hispanio. La antaŭlastan socialisman prezidenton oni sekrete vokis Dion. Tiun ĉi nunan mi ankoraŭ neniam oni referencis tiel. Sed mi ne povas miri, ke li mem kredas tion, kion li diras. Lia parolo ne estas kohera, li faris nenion, kion li promesis kiam li ankoraŭ ne pensis pri tio, ke li povis venki la balotadon... Sed ne komprenas mi ankoraŭ, ke tiom multe da homoj daŭre elektas lin, kiu senĉese malplenigas niajn poŝojn. Eble Hispanio devas esti detruita kaj ni ĉiuj malriĉigita por ke oni vekiĝu... Tamen, tio povas esti la longa celo de tiu ĉi homo, tiel ke socialismo estu la sola espero de malriĉuloj. Tamen, mi dubas, ke kiam baza hispano vidas, ke li ne plu povas havi aŭton kaj plaĝodomon, li kaj ŝi hundfidele voĉdonos por li. Oni nune ne plu timas konfesi sin kiel ateiston. Ne tiom antaŭlonge oni devis uzi sufiĉe mule da diplomateco por konfesi sian nekredemon publike, kaj aserti serioze kaj laŭte mi estas ateisto ne estis en la limo de braveco de normala homo. Sed nun estas kvazaŭ modo tiel diri, eĉ se oni poste konstatas, ke tiu ateisto ankoraŭ preĝas por sia vivo... Sed politike oni surprizite ĉeestas stultigan procedon: memdiritaj ateistoj fidas al tio, kion politikistoj asertas, kaj eĉ jam kredas, ke tiuj promesoj jam plenumiĝis. Mi estas tre skeptika pri tiuj aferoj... Dume, mi esperas ke vi, leganto, pensu pri tiuj temoj, kaj diru al mi morgaŭ ĉu mi eraras. Fakte, plaĉus multe al mi erari... Ĝis.

Etiquetas: , ,

0 Comments:

Publicar un comentario

<< Home